Last modified on 26 September 2014, at 13:31

Commons:RIA Novosti/eo

This project page in other languages:

Deutsch | English | Esperanto | français | македонски | русский | +/−

PriskriboEdit

Rusia Internacia Novaĵagentejo (RIA Novosti; rian.ru) posedas rajtojn pri la arkivoj de Sovinformburo kaj ĝia sekvinto APN, novaj materialoj estas daŭre aldonataj al la arkivoj ankaŭ nun (vidu RIA Novosti arkivo).

En 2011 startis projekto „Eternaj valoroj“, laŭ kiu la plej valoraj kolektoj de RIA Novosti estas malfermitaj por uzo en eduksistemo, sociaj retoj, interretaj paĝaroj. La celoj de la projekto estas: disvastigo de scioj, forigo de la informa malegaleco, akirebligo de historiaj kaj kulturaj valoroj al la socio.

La 23-an de junio 2011 komenciĝis alŝuto de historiaj fotoj el la kolekto de la novaĵagentejo laŭ permesilo Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 kadre de la kunlaboro inter RIA Novosti kaj Vikimedia RU.

Eblas proponi foton el la arkivo de RIA Novosti por alŝuto al Vikimedia Komunejo (kaj do havigo laŭ libera permesilo) per mencio en la speciala paĝo de la ruslingva Vikipedio: wmru:Проект:Архивы/Visualrian.

Mencioj en amaskomunikiloj [+/−]Edit

International media
Russian media

La jam donacitaj fotoj kadre de la projektoEdit