Komunejo:Vikio Amas Folkloron
The results for Wiki Loves Folklore Photographic competition has been declared. Please visit the Results page to see the winning files.
Pri Vikio Amas Folkloron
Vikio Amas Folkloron (Meta-Wiki: Wiki Loves Folklore) estas internacia, fotografa konkurso organizita de Wikimedia komunumo por priskribi folklorajn kulturojn en malsamaj regionoj de la mondo. Wiki Loves Folklore estas la daŭrigo de projekto Commons:Wiki Loves Love 2019, kiu temas pri folklora kulturo.
Amplekso
Ĉi tiu fotografia konkurso temas pri popola kulturo de diversaj regionoj laŭ kategorioj kiel, sed ne limigitaj al, popolaj dancoj, popola muziko, folklora aktiveco, tradiciaj ludoj, tradicia kuirarto, tradicia vesto, folkloro kaj tradicio, inkluzivantaj: baladoj, rakontoj, fabeloj, legendoj, tradiciaj kanto kaj danco, folkloraj teatraĵoj, ludoj, sezonaj eventoj, kalendaraj kutimoj, popolaj artoj, tradicia religio, mitoj ktp. Vi povas vidi kelkajn aliajn sugestojn kaj ekzemplojn en nia paĝo pri Kategorioj.
Premioj
- 1a premio: 400 USD
- 2a premio: 300 USD
- 3a premio: 100 USD
- 15 konsolaj premioj: po 10 USD
- Premioj por plej bona videaĵo kaj por plej bona sonaĵo: po 25 USD
- Plej bona alŝutanto de bildoj: 50 USD
- Poŝtkartoj de Vikio Amas Folkloron al la 500 plej bonaj alŝutantoj
- T-ĉemizoj kaj Atestoj al la Internacia Teamo
(Averto: Premyoj disdonotaj kiel donackartoyj.)
Tempolinio
- 1a–29a de Februaro de 2020
- Komenco de submetado: 1a de Februaro, 2020 00:01 (UTK)
- Fino de submetado: 29a de Februaro, 2020 23:59 (UTK)
- Anonco de Rezultoj: ĉirkaŭ 14a de Aprilo, 2020
Temo
Folkloro
Subkategorioj
Popola kulturo laŭ lando, Popola arto, Ĉina divenado, Popola danco, Europeade, Popolaj festivaloj, Folkloro, Popolaj ludoj, Gavari, Folkloraj grupoj, Folklora magio, Muzeo pri folkloro, Popola Muziko, Newweling, Popola religio, Tradicia muziko, Tradiciaj kantoj, Tradicia lukto.
Ekzemploj de fotoj submeteblaj
Folkloruloj kaj Folklora Aktiveco
Popola Kuirarto
Popolaj Dancoj
Popolaj Festivaloj
Popola Muziko
Popola Kostumo / Vesto
Kio ne estas submetebla?
Pornaĵoj kaj eksplicitaj bildoj, artaĵoj problemaj pro aŭtorrajtoj, ktp.
Gajnintoj
- Estos 18 gajnintaj bildoj, 1 gajninta videaĵo, kaj 1 gajninta sonaĵo.
Gajnos 18 bildoj, 1 videaĵo, kaj 1 sonregistraĵo; krome, gajnos la uzanto alŝutinta la plej grandan nombron de bildoj.
Kie pridemandi?
La ĉefloko por demandoj aŭ sugestoj estas la diskutpaĝo (Uzu kiun ajn lingvon preferatan de vi; ni amas diversecon, kaj ni trovos solvon por helpi vin per ajna lingvo preferata de vi.)