File talk:Großzschocher, Windfahne, Pflug, 1.jpeg

Latest comment: 2 years ago by Renardo la vulpo

Saluton, @Taylor 49,

vi forigis la kategorion Screw threads de mia foto Großzschocher, Windfahne, Pflug, 1.jpeg.

Sub la pluganto estas sesangulo ⬢; mi interpretis ĝin kiel sesangulan ŝraŭbingon 🔩. Kaj en tiu ŝraubingo estas kvar oblikvaj linioj (////); mi interpretis ilin kiel flankan vidon de ŝraŭba helico, similan al la ĉi-apuda foto. Ĉu vi havas alian interpreton?

Jes, estas iom strange, ke la helico ŝajnas esti maldekstren-turna. Sed la ventoflageto ja estas videbla de ambaŭ flankoj.

Se vi restas ĉe via decido, mi ne protestos.

Ĉion bonan, -- Renardo la vulpo (talk) 21:54, 23 December 2021 (UTC)Reply

@User:Renardo la vulpo Saluton kaj dankon pro via komento. Vi pravas ke iomete videblas du elementoj kiuj povus esti sxrauxboj. En la bildo mi ankaux vidas interalie pipon kaj cxapelon, temas pri du objektoj kiuj ankoraux ne estas enkategoriigitaj. Kvankam la bildo eble aux probable enhavas sxrauxbojn, mi pensas ke oni ne aldonu kategorion por cxiu unuopa detalo kiu videblas, do cxi-kaze sxrauxbo, pipo kaj cxapelo. Mi limigus la liston de kategorioj al la prominente videblaj detaloj. Taylor 49 (talk) 14:57, 24 December 2021 (UTC)Reply
Dankon, @Taylor 49. Bone; la ŝraŭbo kaj ŝraŭbingo ne estas la plej grandaj elementoj; sed mi havis la impreson, ke la signo konsistas el tri samrangaj elementoj: (1) la pluganto, kun pipo kaj ĉapelo, (2) la jarnumero 1990 kaj (3) la ŝraŭbo kun ŝraŭbingo. Nu, eble mi eraris. En ordo. Ĉion bonan -- Renardo la vulpo (talk) 19:40, 24 December 2021 (UTC)Reply
Return to the file "Großzschocher, Windfahne, Pflug, 1.jpeg".