1
00:00:06,174 --> 00:00:08,956
La lasta glaciepoko, la pleistoceno,
2
00:00:08,956 --> 00:00:12,187
kovris la teron per grandega tavolo da glacio.
3
00:00:12,187 --> 00:00:14,854
En ĉi tiu filmeto vi povas ekscii
4
00:00:14,854 --> 00:00:16,842
kiel tio verŝajne okazis.
5
00:00:16,842 --> 00:00:19,624
Ni ekas antaŭ multaj milionoj da jaroj,
6
00:00:19,624 --> 00:00:22,794
longe antaŭ ĉi tiu glaciepoko komenciĝis.
7
00:00:22,794 --> 00:00:27,098
Tiutempe norda kaj suda Ameriko ankoraŭ ne estis konektitaj,
8
00:00:27,098 --> 00:00:29,572
kaj la klimato ankoraŭ estis varma.
9
00:00:29,572 --> 00:00:34,692
Sed tiam la du landaj amasoj pli kaj pli proksimiĝis unu al la alia
10
00:00:34,692 --> 00:00:36,406
pro la kontinenta drivo.
11
00:00:36,406 --> 00:00:39,106
Landa ponto malrapide konstruiĝis,
12
00:00:39,106 --> 00:00:42,545
kaj fine fermiĝis antaŭ 2,6 milionoj da jaroj:
13
00:00:42,545 --> 00:00:45,561
la hodiaŭa centra Ameriko ekaperis.
14
00:00:45,561 --> 00:00:50,669
Do la ligo inter la pacifika kaj atlantika oceano rompiĝis.
15
00:00:50,669 --> 00:00:53,661
Tio intensigis varman oceanan fluon:
16
00:00:53,661 --> 00:00:55,476
la golfan marfluon.
17
00:00:55,476 --> 00:00:59,853
Ĝi transportis grandajn kvantojn de varma akvo tra la nordo.
18
00:00:59,853 --> 00:01:05,864
Ĝi vaporiĝis sur la surfaco de la maro kaj ventoj pelis ĉi tiun humidon al la teron.
19
00:01:05,864 --> 00:01:07,822
Do pluvis pli ofte.
20
00:01:07,822 --> 00:01:12,486
Dolĉa akvo fluis per grandaj riveroj en la malvarman arktan oceanon
21
00:01:12,486 --> 00:01:15,481
kaj diluis la salan akvon de ĉi tiu maro.
22
00:01:15,481 --> 00:01:19,425
Malpli sala akvo frostiĝas pli rapide ol sala akvo,
23
00:01:19,425 --> 00:01:22,378
kaj tial la oceano nun frostiĝas pli rapide,
24
00:01:22,378 --> 00:01:25,539
kaj ĉiam pli granda glacia tavolo kovris ĝin.
25
00:01:25,539 --> 00:01:29,938
La glacio sur la maro estis kiel grandega, hela spegulo
26
00:01:29,938 --> 00:01:34,490
kaj reflektis la lumon kaj la varmon de la suno reen en la kosmon.
27
00:01:34,490 --> 00:01:37,340
La glacia tavolo ankaŭ certigis,
28
00:01:37,340 --> 00:01:43,496
ke la mara akvo sube ne plu povas varmiĝi, do la tera klimato malrapide malvarmiĝis.
29
00:01:43,496 --> 00:01:48,838
Tiam ankaŭ la inklino de la tera akso al la suno atingis sian kulminon.
30
00:01:48,838 --> 00:01:53,763
ĝi estas natura ciklo, kiu ripetiĝas ĉiujn 41 mil jarojn.
31
00:01:53,763 --> 00:01:58,431
rezulte de tio, la sunaj radioj trafas la teron laŭ plata angulo
32
00:01:58,431 --> 00:02:01,786
kaj malpli da energio atingas sian surfacon.
33
00:02:01,786 --> 00:02:06,628
la temperaturoj daŭre malpliiĝis kaj la glaciepoko daŭriĝis.
34
00:02:06,628 --> 00:02:11,325
Ankaŭ sur la tero grandegaj glaĉeroj nun formiĝis en la regionoj,
35
00:02:11,325 --> 00:02:15,666
kie malpli multe da neĝo degelis somere ol falis vintre.
36
00:02:15,666 --> 00:02:19,266
Multe da akvo estas ligita en ĉi tiuj glaĉeroj.
37
00:02:19,266 --> 00:02:23,751
Sekve de tio la marnivelo falis ĝis 120 metrojn.
38
00:02:23,751 --> 00:02:26,806
Malvarma sed seka klimato regis.
39
00:02:26,806 --> 00:02:32,623
La lasta glaciepoko finiĝis nur antaŭ 11 700 jaroj.