1
00:00:06,276 --> 00:00:10,000
Virusoj estas infektaj organikaj strukturoj.
2
00:00:10,000 --> 00:00:16,322
Ili ne havas propran metabolan sistemon kaj povas reproduktiĝi nur en taŭga gastiga ĉelo.
3
00:00:16,322 --> 00:00:20,427
Kontraste al bakterioj, ili ne estas vivantaj estaĵoj
4
00:00:20,427 --> 00:00:23,830
kaj grandas ĝis centoble malpli ol bakterioj.
5
00:00:23,830 --> 00:00:27,154
Entute estas kelkaj miloj da konataj virusoj,
6
00:00:27,154 --> 00:00:31,590
sed probable ekzistas ĉirkaŭ 100 milionoj da malsamaj tipoj.
7
00:00:31,590 --> 00:00:34,888
Virusaj atakoj - kiel ĉi tiu de kronviruso -
8
00:00:34,888 --> 00:00:37,293
ĉiam sekvas la saman modelon.
9
00:00:37,293 --> 00:00:39,866
La virusoj "albordiĝas" sur ĉelo,
10
00:00:39,866 --> 00:00:42,795
metas sian genetikan informon en la ĉelon
11
00:00:42,795 --> 00:00:46,777
kaj tiel devigas la gastigan ĉelon produkti novajn virusojn.
12
00:00:46,777 --> 00:00:50,503
La produktitaj virusoj tiam atakas aliajn ĉelojn,
13
00:00:50,503 --> 00:00:52,210
daŭrigante la ciklon.
14
00:00:52,210 --> 00:00:56,395
La infektita ĉelo mortas post ĉirkaŭ du tagoj.
15
00:00:56,395 --> 00:01:01,172
Samtempe nia imunsistemo atakas la virusojn.
16
00:01:01,172 --> 00:01:08,078
Sur la surfaco de multaj virusoj estas strukturoj kiuj aspektas kiel pikiloj aŭ dornoj.
17
00:01:08,078 --> 00:01:12,597
Ofte estas ŝelo sube, kiu enfermas la genetikan materialon.
18
00:01:12,597 --> 00:01:17,067
La duobla helico de la DNA enhavas la genetikan informon
19
00:01:17,067 --> 00:01:21,744
- en tiel nomataj RNA-virusoj ĝi estas plejparte unuflanka RNA.
20
00:01:21,744 --> 00:01:25,175
Ekzemple la kronviruso estas RNA-viruso.
21
00:01:25,175 --> 00:01:30,395
RNA preskaŭ ĉiam estas unufadena kaj kemie malpli stabila ol DNA,
22
00:01:30,395 --> 00:01:33,842
kio signifas, ke kopiaj eraroj pli ofte okazas.
23
00:01:33,842 --> 00:01:35,806
La viruso mutacias.
24
00:01:35,806 --> 00:01:39,192
La homa imunsistemo malrapide respondas al ĉi tio,
25
00:01:39,192 --> 00:01:43,151
kaj vakcina disvolviĝo estas pli malfacila.