1
00:00:03,000 --> 00:00:08,860
Kiel oni povas reprezenti la terglobon
sur plata mondmapo en kontentiga maniero?
2
00:00:09,078 --> 00:00:12,055
Tio estis nesolvita enigmo
en la 16-a jarcento,
3
00:00:12,097 --> 00:00:16,000
kiu ankaŭ koncernis
la kartografon Gerardo Merkator.
4
00:00:17,276 --> 00:00:19,688
Dum tiu tempo, mapoj kaj globoj
5
00:00:19,735 --> 00:00:24,472
populariĝis kiel prestiĝaj
objektoj de riĉa meza klaso.
6
00:00:24,712 --> 00:00:29,130
La granda postulado alportis
al Gerardo Merkator prestiĝon kaj riĉecon.
7
00:00:29,500 --> 00:00:36,239
Ekde 1552 la Flandro vivis en Duisburgo
kaj tute dediĉis sian pasion
8
00:00:36,300 --> 00:00:39,807
al fabrikado de kiel eble plej
precizaj mapoj kaj globoj.
9
00:00:40,000 --> 00:00:44,765
Gerardo Merkator tiam atingis
mondan famon per genia ideo:
10
00:00:44,804 --> 00:00:47,727
Sennombraj kalkuloj
kaj testoj estis necesaj
11
00:00:47,771 --> 00:00:52,537
antaŭ ol li povis efektive realigi
la bazan ideon de sia projekcio.
12
00:00:53,500 --> 00:00:58,030
Li metis paperon ĉirkaŭ
la terglobo kiel cilindro.
13
00:00:59,716 --> 00:01:02,918
La cilindro tuŝas la teron ĉe la ekvatoro.
14
00:01:03,798 --> 00:01:07,159
Ĉiuj punktoj estis projekciitaj
de la sfero al la cilindro.
15
00:01:07,181 --> 00:01:11,000
La imagita centro de la projekcio
estas en la mezo de la tero.
16
00:01:12,713 --> 00:01:16,218
Post disvolvo oni ricevas mapon
de la surfaco de la tero,
17
00:01:16,271 --> 00:01:17,699
kies anguloj estas ĝustaj,
18
00:01:17,730 --> 00:01:22,000
ĉar la longitudo kaj la latitudo estas
je rektaj anguloj unu al la alia.
19
00:01:22,500 --> 00:01:25,795
Tamen proporcioj estas
montritaj distorditaj.
20
00:01:26,000 --> 00:01:29,243
Gronlando ŝajnas preskaŭ
samgranda kiel Afriko.
21
00:01:30,596 --> 00:01:33,954
En 1569, Gerardo Merkator
22
00:01:33,984 --> 00:01:37,324
prezentis sian mondan mapon
al la publiko por la unua fojo.
23
00:01:37,500 --> 00:01:41,477
La karto de 1,34 metroj oble 2,12 metroj
24
00:01:41,506 --> 00:01:45,208
ricevis la titolan
aldonaĵon "por marista uzo".
25
00:01:45,500 --> 00:01:48,759
Ĝi poste estis dividita
en 20 apartajn foliojn
26
00:01:48,791 --> 00:01:50,912
kaj publikigita en libro,
27
00:01:50,942 --> 00:01:54,757
atendita de la mondaj
kapitanoj kun sopiro.