Esperanto subtitles for clip: File:Hubblecast 93.webm

1
00:00:00,836 --> 00:00:05,152
La Universo montras sin en diverseco de koloroj

2
00:00:05,852 --> 00:00:08,059
Eĉ malgraŭ ke Hubble povas vidi grandan parton

3
00:00:08,059 --> 00:00:10,683
de la elektromagneta spektro

4
00:00:10,858 --> 00:00:13,720
de la ultraviola ĝis proksima infraruĝa

5
00:00:13,720 --> 00:00:18,006
ĝi daŭre ne povas vidi la tutan kosman kalejdoskopon.

6
00:00:18,922 --> 00:00:22,361
Do astronomoj bezonas diversajn specojn de teleskopoj,

7
00:00:22,461 --> 00:00:25,092
ambaŭ en la spaco kaj sur la tero

8
00:00:25,092 --> 00:00:28,759
por plene senvualigi la misterojn de la Universo...

9
00:00:29,517 --> 00:00:32,034
... kaj Hubble ludas la ĉefan rolon

10
00:00:32,034 --> 00:00:35,301
en tiu esenca teleskopa kunlaboro.

11
00:00:53,167 --> 00:00:55,167
La Universo aspektas tre diverse

12
00:00:55,167 --> 00:00:57,558
en la lumo de diversaj ondlongecoj,

13
00:00:57,650 --> 00:01:02,293
kaj multaj sciencaj respondoj povas esti responditaj

14
00:01:02,293 --> 00:01:06,654
per studado de objektoj en specifaj partoj de la spektro.

15
00:01:08,752 --> 00:01:11,906
Modernaj teleskopoj ofte estas konstruitaj por esplori

16
00:01:11,906 --> 00:01:14,586
tre specifan ondlongecintervalon,

17
00:01:15,029 --> 00:01:18,101
malgrandan parton de la elektromagneta spektro

18
00:01:18,151 --> 00:01:20,637
pri kiu ili estas fakuloj.

19
00:01:21,515 --> 00:01:23,995
Kun la nuna stato de teĥnologio,

20
00:01:23,995 --> 00:01:26,939
neniu teleskopo, eĉ ne Hubble,

21
00:01:26,959 --> 00:01:29,322
povas vidi ĉiujn ondlongecojn.

22
00:01:30,312 --> 00:01:34,182
Nur uzante datumojn akiritaj per diversaj teleskopoj

23
00:01:34,182 --> 00:01:38,378
astronomoj povas esplori la Universon en maksimuma detaleco.

24
00:01:40,286 --> 00:01:42,623
La historio de formiĝo de galaksioj

25
00:01:42,623 --> 00:01:44,968
kaj la kemia strukturo de galaksioj

26
00:01:44,968 --> 00:01:48,288
estas nur du el multaj astronomaj puzloj

27
00:01:48,288 --> 00:01:51,688
kiujn sciencistoj volus solvi.

28
00:01:51,988 --> 00:01:54,601
Progreso en respondoj estas ebla nur

29
00:01:54,601 --> 00:01:56,034
per mapigado de eligo

30
00:01:56,034 --> 00:01:58,596
el diversaj substancoj:

31
00:01:58,596 --> 00:02:01,209
steloj, polvo kaj gaso.

32
00:02:02,000 --> 00:02:05,898
Ĉiu el ili lasas ĝian spuron en diversaj ondlongecoj.

33
00:02:07,779 --> 00:02:10,724
Ekzemple la sama parto de spaco

34
00:02:10,724 --> 00:02:13,216
esplorita de Hubble povas esti observita

35
00:02:13,216 --> 00:02:15,353
de instrumentoj sur

36
00:02:15,353 --> 00:02:18,010
Chandra Ikso-radia observilo.

37
00:02:21,353 --> 00:02:23,780
Hubble kaj Chandra kunlaboris

38
00:02:23,780 --> 00:02:25,855
multfoje en la pasinteco.

39
00:02:25,865 --> 00:02:27,987
Ekzemplo estas tiu ĉi bildo

40
00:02:27,987 --> 00:02:33,641
de la spirala galaksio ESO 137-001.

41
00:02:34,372 --> 00:02:36,187
Dank' al kontribuo de Hubble

42
00:02:36,287 --> 00:02:40,327
la steloj kaj nebulozoj en la galaksio iĝis videblaj.

43
00:02:40,594 --> 00:02:42,397
Chandra de alia flanko

44
00:02:42,397 --> 00:02:45,047
povas montri varmegajn gasajn fluojn,

45
00:02:45,047 --> 00:02:49,279
ĉar ili estas videblaj nur en ikso-radia parto de la spektro.

46
00:02:55,200 --> 00:03:00,000
Sed Hubble laboras ne nur kun aliaj spacoteleskopoj,

47
00:03:00,000 --> 00:03:03,296
sed ankaŭ kun terobazitaj

48
00:03:03,621 --> 00:03:06,790
kaj dume teleskopoj sur orbito havas avantaĝon

49
00:03:06,790 --> 00:03:10,014
esti imunaj al atmosfera turbulento,

50
00:03:10,070 --> 00:03:14,549
instrumentoj sur la Tero povas esti ĉiam renovigitaj

51
00:03:14,599 --> 00:03:17,549
kaj ofte montras pli grandan vidkampon.

52
00:03:18,428 --> 00:03:22,000
Bona ekzemplo estas Ege Granda Teleskopo de ESO

53
00:03:22,000 --> 00:03:26,481
sur Cerro Paranal, en la Ĉilia Atacama dezerto.

54
00:03:35,438 --> 00:03:39,199
La galaksia amaso Abell 2744

55
00:03:39,199 --> 00:03:41,825
ankaŭ nomata Amaso de Pandora

56
00:03:41,975 --> 00:03:45,685
estis observita kun tiuj du diversaj okuloj.

57
00:03:46,269 --> 00:03:50,033
La kunligitaj datumoj montris ke Amaso de Pandora

58
00:03:50,033 --> 00:03:54,948
estas fakte ne unu amaso, sed la rezulto de kunpuŝado

59
00:03:54,948 --> 00:03:58,564
de almenaŭ kvar diversaj galaksiaj amasoj.

60
00:03:59,359 --> 00:04:03,199
Multaj demandoj por teleskopa tempo estas por daŭrigi

61
00:04:03,199 --> 00:04:06,352
esplorojn de la celoj, jam antaŭe esplorataj:

62
00:04:07,752 --> 00:04:12,298
en 2015 astronomoj kombinis la malnovajn datumojn de Hubble

63
00:04:12,298 --> 00:04:16,577
kun novaj observadoj de Ege Granda Teleskopo de ESO.

64
00:04:17,372 --> 00:04:20,263
La lasta estis uzita nur por malkovri

65
00:04:20,263 --> 00:04:24,816
kelkajn antaŭe nekonatajn strukturojn en la polva disko

66
00:04:24,816 --> 00:04:29,591
ĉirkaŭanta la proksiman junan stelon AU Microscopii.

67
00:04:31,889 --> 00:04:35,133
Nur per komparo kun antaŭaj bildoj de Hubble

68
00:04:35,133 --> 00:04:38,121
de la sama objekto estis malkovrita

69
00:04:38,121 --> 00:04:41,528
ke la trajtoj sur la disko ŝanĝiĝas kun la tempo.

70
00:04:42,408 --> 00:04:46,296
evidentiĝis ke tiuj ondetoj efektive moviĝas

71
00:04:46,296 --> 00:04:48,271
— kaj tre rapide —

72
00:04:48,271 --> 00:04:51,864
la signo ke io tre malkutima okazas,

73
00:04:51,864 --> 00:04:55,969
kaj ĝis nun tio estas nesolvita mistero.

74
00:04:59,137 --> 00:05:03,218
En la lastaj dudek jaroj la ĉasado de ekzoplanedoj

75
00:05:03,218 --> 00:05:05,815
iĝis kerna kaj tre politika

76
00:05:05,815 --> 00:05:07,754
kampo de studoj en astronomio;

77
00:05:08,576 --> 00:05:12,852
kampo en kiu preskaŭ ĉiuj teleskopoj provas lasi sian markon.

78
00:05:15,414 --> 00:05:17,967
Por tiu ĉasado Hubble teamiĝis

79
00:05:17,967 --> 00:05:20,894
kun infraruĝa spaca teleskopo Spitzer.

80
00:05:21,720 --> 00:05:25,856
Kune ili produktis la plej grandan komparan studon

81
00:05:25,856 --> 00:05:30,356
de pli ol dek varmegaj Jupiter-grandaj ekzoplanedoj.

82
00:05:35,998 --> 00:05:39,145
Multfojaj observadoj de iliaj atmosferoj

83
00:05:39,145 --> 00:05:42,000
ebligis por astronomoj ekstrakti signojn

84
00:05:42,000 --> 00:05:44,407
de diversaj elementoj kaj molekuloj

85
00:05:44,507 --> 00:05:46,473
— inkluzive akvo —

86
00:05:46,473 --> 00:05:49,077
kaj distingi inter nubaj

87
00:05:49,077 --> 00:05:51,881
kaj sennubaj ekzoplanedoj.

88
00:05:57,785 --> 00:06:00,945
Kelkfoje pli ol du telekskopoj devas

89
00:06:00,945 --> 00:06:04,003
labori kune por atingi la komunan celon.

90
00:06:04,554 --> 00:06:08,042
Por atesti la plej fruajn etapojn de formado de

91
00:06:08,042 --> 00:06:11,650
masivaj galaksioj en la juna Universo, astronomoj uzis

92
00:06:11,650 --> 00:06:14,184
la forton de kvar grandaj teleskopoj:

93
00:06:14,184 --> 00:06:15,074
Hubble,

94
00:06:15,074 --> 00:06:16,099
Spitzer,

95
00:06:16,099 --> 00:06:18,668
Herschel Spacobservilo de ESA

96
00:06:18,768 --> 00:06:21,837
kaj Keck observejo en Hawaii.

97
00:06:25,577 --> 00:06:29,032
Kune la kvar teleskopoj observis la fruan kreskadon

98
00:06:29,032 --> 00:06:34,471
de galaksiaj gigantoj, kiel tio aperis dek unu billionon jarojn antaŭe

99
00:06:34,471 --> 00:06:38,109
nur tri billionoj da jaroj antaŭ la praeksplodo.

100
00:06:40,867 --> 00:06:44,529
La sekva granda partnero de Hubble estos baldaŭa

101
00:06:44,529 --> 00:06:49,186
NASA/ESA/CSA James Webb spaca teleskopo.

102
00:06:49,386 --> 00:06:52,995
Ĝi estos lanĉita en 2018.

103
00:06:54,776 --> 00:06:57,513
Dume Hubble povas vidi ultraviolan, videblan,

104
00:06:57,513 --> 00:06:59,726
kaj iomete da infraruĝa lumo,

105
00:06:59,926 --> 00:07:03,520
James Webb estos fakulo en infraruĝa.

106
00:07:03,520 --> 00:07:05,955
Kun ĝia kapableco ĝi estos

107
00:07:05,955 --> 00:07:08,503
perfekta kompletigo por Hubble.

108
00:07:09,532 --> 00:07:11,723
Kune ili skribos la novan ĉapitron

109
00:07:11,723 --> 00:07:16,071
en la historio de sukcesa teleskopa kunlaboro.