1
00:00:05,730 --> 00:00:14,841
La 20-an de aŭgusto 1977, la sondilo Voyager 2 de NASA komencis sian vojaĝon al la planedoj de nia sunsistemo.
2
00:00:14,841 --> 00:00:17,831
Kiam ĝi flugis preter Jupitero kaj Saturno,
3
00:00:17,831 --> 00:00:25,942
ĝi akiris puŝon por povi atingi eĉ la plej malproksiman planedon - Neptunon - dek du jarojn post la ekflugo.
4
00:00:25,942 --> 00:00:33,307
Sed la partiklodetektiloj de Voyager ankaŭ donas informojn pri la sunsistemo preter la planedoj.
5
00:00:33,307 --> 00:00:38,740
Ili mezuras la kurenton de elektre ŝarĝitaj partikloj: la suna vento.
6
00:00:38,740 --> 00:00:44,655
La suno senĉese ĵetas ĉirkaŭ milionon da tunoj da eroj sekunde en la kosmon.
7
00:00:44,655 --> 00:00:48,349
La eroj disvastiĝas multe preter la planeda sistemo.
8
00:00:48,349 --> 00:00:52,601
Ilia teritorio priskribas la tiel nomatan heliosferon.
9
00:00:52,601 --> 00:00:55,867
Voyager determinu ilian grandecon.
10
00:00:55,867 --> 00:00:57,555
Fine de 2018,
11
00:00:57,555 --> 00:01:04,901
pli ol 40 jaroj post la lanĉo, la signaloj de Voyager montras radikalan falon de sunaj ventaj eroj.
12
00:01:04,901 --> 00:01:14,422
Preskaŭ 17 miliardoj da kilometroj for de la Suno, Voyager 2 forlasas la heliosferon kaj eniras la interstelan spacon.
13
00:01:14,422 --> 00:01:20,078
Kune kun voyager 1 la sondilo kunportas unu de la du famaj “oraj diskoj”
14
00:01:20,078 --> 00:01:23,778
kiu enhavas sonojn, voĉojn kaj bildojn el la Tero.
15
00:01:23,778 --> 00:01:27,547
En la disko oni trovas ankaŭ mallongan frazon en Esperanto
16
00:01:27,547 --> 00:01:31,442
parolata de la aŭstralia diplomato Ralph Lindsay Harry:
17
00:01:31,442 --> 00:01:39,265
"Ni strebas vivi en paco kun la popoloj de la tuta mondo, de la tuta kosmo."