1
00:00:00,800 --> 00:00:07,000
Petra, la roka urbo en la jordana dezerto
estas Monda Heredaĵo de Unesko ekde 1985.
2
00:00:07,500 --> 00:00:12,000
Ĝi estis skulptita el solida roko
kaj estis la ĉefurbo de la nabateanoj.
3
00:00:16,300 --> 00:00:23,000
Ĝi kuŝis meze de la reto de mezorientaj komercaj vojoj
kaj estis grandioza metropolo en antikvaj tempoj.
4
00:00:23,700 --> 00:00:30,000
La nabateanoj venis el Jemeno al la Orienta flanko
de la rivero Jordan en la 1-a jarmilo a.K.
5
00:00:30,500 --> 00:00:34,000
Iliaj atakoj kontraŭ karavanoj estis timataj.
6
00:00:34,000 --> 00:00:39,000
Poste, ili proponis eskorti komercistojn
kaj komencis mem interŝanĝi varojn.
7
00:00:40,500 --> 00:00:44,500
Ili riĉiĝis kaj konstruis luksan urbon.
8
00:00:45,000 --> 00:00:56,000
Ĝi enhavas rokajn templojn, procesian straton, liberstarajn templojn,
bizancan bazilikon kaj unikajn maŭzoleojn.
9
00:00:56,000 --> 00:00:59,000
La loko de Petra estis strategie brile elektita.
10
00:01:00,000 --> 00:01:05,500
DOni nur povis eniri tra mallarĝa gorĝo
nomata “Siq”.
11
00:01:06,000 --> 00:01:08,000
Tial la urbo estis nekonkerebla.
12
00:01:08,500 --> 00:01:14,500
En la muroj flanke videblas akvokanaloj,
parto de inĝenia kanala sistemo.
13
00:01:15,000 --> 00:01:17,500
La “Siq” kondukas rekte al la trezorejo.
14
00:01:18,000 --> 00:01:21,500
Ĝi estas tiel nomata, ĉar oni pensis ke trezoro estu ĉi tie.
15
00:01:22,000 --> 00:01:27,000
Hodiaŭ arkeologoj scias,
ke ĝi estas la tombo de reĝa familio.
16
00:01:29,000 --> 00:01:37,000
Ĉi tie oni povas klare vidi grekajn influojn
kiel korintajn kolonojn, du duongablojn kaj monopteron.
17
00:01:37,000 --> 00:01:40,000
La reliefaj figuroj bedaŭrinde montras fortan veterdisfalon.
18
00:01:42,000 --> 00:01:46,000
La vastiĝo de la rokurbo komenciĝis ĉirkaŭ en la 2-a jarcento a.K.
19
00:01:46,000 --> 00:01:50,000
Ĝi havis pli ol 20 000 loĝantojn dum sia plej bona tempo.
20
00:01:51,000 --> 00:01:56,500
La romanoj, kiuj igis Petra la ĉefurbon de provinco, konstruis teatron.
21
00:01:57,000 --> 00:02:03,500
Olibano el Arabujo, silko el Ĉinio kaj spicoj el Barato riĉigis la Nabateanojn.
22
00:02:04,000 --> 00:02:10,000
Arkeologoj daŭre esploras la rokan urbon Petra en Jordanio.