File talk:StBalmainCoffee(byCarliJeen).jpg

Latest comment: 9 years ago by Zombio in topic Elparolo

Elparolo

edit

Nun mi vere scivolas, kiel oni elparolu tablsupro, se ne kiel ta-bl-sup-ro aŭ ta-bl-su-pro – ambaŭ el kiuj havas senvokalan silabon, kio estas (se ne entute erara) nekutima kaj malbonsona. Sed faru laŭplaĉe, ne indas pri tio krei dramon. darkweasel94 20:46, 1 September 2014 (UTC)Reply

La vorton "tablsupro" oni prononcas "tabl-su-pro", trisilabe. Esperanto havas 5 vokalojn kaj "l" ne estas inter ili — jes "l", same kiel "z" kaj "v", estas voĉa konsonanto kiun eblas longigi, sed tutegale ne vokalo. La fakto ke iaj homoj mislernis esperanton kaj la tutan vivon egale elparolas ekz. "gazeton" kaj "kasedon" k.s., ne nepre signifas ke tiajn erarojn oni transformu al rekomendoj. -- Tuválkin 02:07, 2 September 2014 (UTC)Reply
Mia korekto iomete malpli proksimumigis la priskribon de la bildo kaj, plie, nuligis tiun malfacile prononceblan kaj antaŭe pridiskutitan grupon da konsonantoj. --Zombio (talk) 01:00, 2 September 2014 (UTC)Reply
Korekton, ĉu? Enŝovon de finaĵo en la mezon de kunmetita vorto vi nomas korekto, do. Homo, mi malfaros vian “korekton”; se vi refaros ĝin, mi allasos, sed ĉesos verki esperantlingvajn priskribojn por nove alŝutitaj fotoj dum mi memoros tion ĉi, kaj uzos anstataŭe lingvon kies parolantaro estas malpli arogema pri gramatiko kompare al ties fakta scio pri gramatiko. (Ŝajnas ke jen tria motivo ne kontribui al la esperantlingva Vikipedio.) -- Tuválkin 02:07, 2 September 2014 (UTC)Reply

Mia modifo korektis kaj pliprecizigis (laŭ mia humila vidpunkto, kompreneble) la fotan priskribeton kaj, kiel flankefiko, forigis tiun nun ankoraŭ pridisputatan konsonantaron... kiun, cetere, mi persone konsideras ne ankaŭ vere malĝusta sed nur kakofonia kaj tre malfacila por prononci. --Zombio (talk) 17:00, 2 September 2014 (UTC)Reply

Return to the file "StBalmainCoffee(byCarliJeen).jpg".