Bonvenon en la Vikimedia Komunejo, Aidas!

Please check

TUSC token 94c08b64a276bfe393d4fcada8253f6f

edit

Ankaŭ mi nun havas TUSC-konton.

Amasa ŝanĝado de landonomaj tradukoj

edit

Saluton. Amase ŝanĝinte landonomojn en Vikimediaj ŝablonoj, ThomasPusch komentis tion En la artikolaro de la esperantlingva vikipedio estas rajto uzi la landonomojn de finaĵo -io, -ujo aŭ -lando en propra gusto, sed tio ne signifas aplikon al la kategoria sistemo aŭ al la vikimedia komunejo. Laŭ kiu regulo do kondutu ĉi-tieaj landonomoj kaj kiu destinis/aprobis ĝin? ThomasPusch eĉ estante kontaktita en sia diskutpaĝo, ne klarigis tion post pli ol unu monato. Mi unue pensis, ke li volas koherigi ilin kun nomoj de la Vikipedia artikoloj, sed laŭ Template:User United Kingdom/eo videblas, ke ne, ĉar la Vikipedia artikolo nomiĝas alie. --Petrus Adamus (talk) 19:36, 26 October 2016 (UTC)Reply

Mi penas konduti respektoplene kaj jam dum kelkaj monatoj atendas vian respondon ­– ĉu vi bonvole povus jam iun doni? --Petrus Adamus (talk) 21:15, 20 January 2017 (UTC)Reply
Ups, mi jxus konstatis ke mi ekde oktobro ne plu estis en la komunejo. Nun mi nur havas du minutojn, ankoraux ne sxaltis la novan sistemon de supersignoj cxi-tie (tial la "arkaikaj" iksoj), kaj ankaux jxus konstatas ke mia uzantopagxo estas rektigita dekstre, kvazaux temus pri la hebrea aux araba - mi nun ne eltrovos kiel eblas fiksi tion, sed laux via deziro donos rapidan respondon: Baza ideo laux mia kompreno estas, ke en la vikipediaj kategorioj uzigxu la prefere plej koncizaj landnomoj: "Britio" pli mallongas ol "Britujo", nepre pli mallongas ol "Unuiĝinta Reĝlando" kaj "Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando", kaj "Kazahxio" pli mallongas ol "Kazahxujo" kaj "Kazahxstano". Necesas ke eblas bone krei adjektivan formon, "britaj esploristoj", "kazahxaj politikistoj" ktp., kaj kompreneble esence gravas ke estas unueco, do ne paralele "kasteloj en Germanio" kaj "kasteloj en Germanujo" kaj "kasteloj de Germanio" kaj "kasteloj de Germanujo" kaj "germanaj kasteloj" ktp. ktp. Jen mia konciza noto, la du minutoj jam pasis. Mallonga peto: Se vi povas kontroli per vorto "kontribuoj" supre de via pagxo (intersxangxante vian al mia nomo), ke mi en la komunejo ne aktivis ekde tiom da tempo, kaj per sama sistemo vidas ke mi jes aktivis en tiu tempo en la esperantlingva vikipedio, pli bone atingas min noto skribata tie (aux eble ambauxloke). Tiom por la momento. Salutas --Aidas (talk) 21:29, 24 January 2017 (UTC)Reply
Tiu argumento pri koncizeco, bazigxanta fakte sur malplilongigo de la nomoj pri ununura litero/fonemo estas vere absurda kaj povas servi nur kiel preteksto, kial rompi la regulon pri tolerado de landonomoj laux preferoj de kreintoj de koncernaj pagxoj, kial uzadi nur la neoficialajn formojn, preferatajn de Aidas kaj vi. --Petrus Adamus (talk) 21:32, 8 March 2017 (UTC)Reply
Ĉar la prezentitaj argumentoj ŝajnas al mi esti absurdaj, mi daŭre absolute ne vidas pravigon de tiuj viaj ŝanĝoj - nenie ekzistas iu klara regulo por ĉi tiu retejo, tial certe havas prioritaton la oficialaj formoj, krome en okazo de neunueco logike la unua kreinto de la paĝo/traduko havas pli grandan rajton destini la formon ol la postaj modifantoj. Kiam mi havos tempon, mi renovigos la originajn tradukojn.--Petrus Adamus (talk) 11:15, 28 September 2017 (UTC)Reply