Commons:Diskutejo

This project page in other languages:

Bonvenon al la ĝenerala esperantlingva diskutejo de Vikimedia Komunejo!

Ĉi tie oni diskutas la funkciadon, teĥnikajn problemojn, regularon de Vikimedia Komunejo kaj aliajn temojn por kiuj ankoraŭ ne ekzistas apartaj diskutejoj.

Vin povas interesi ankaŭ jenoj


» Malfermi novan diskuton • Start a new discussion «




Ŝablono por nur-tekstaj librokovrilojEdit

Dum transigo de File:Eszperantó-Magyar Szótár (Pechan Alfonsz, 1983).jpg de la Esperanta Vikipedio mi ne trovis ŝablonoj por specife marki nur-tekstan librokovrilon (similan al Template:PD-textlogo). Anstataŭe mi uzis Template:PD-ineligible sed ĝi ŝajnas al mi tro ĝenerala. En la Esperanta Vikipedio estas multaj nur-tekstaj librokovriloj, kiujn ni povas transigi ĉi tien (aŭ instrui uzantojn rekte ilin alŝuti tien ĉi), do mi ŝatus koni la preferatan manieron kun preferataj ŝablonoj. --KuboF (talk) 14:30, 2 July 2014 (UTC)

Ekzistas {{PD-text}}, kiu eble aplikeblas. Sed ĉu oni uzas PD-textlogo, PD-ineligible aŭ PD-text, estas vere negrava detalo; la intenco estas ĉiuokaze klara kaj se dosiero estos forigita, ĉar ĝi tamen estas kopirajte limigebla, tiam ne helpos enmeti alian ŝablonon el tiuj tri. ;) darkweasel94 15:22, 2 July 2014 (UTC)

nova ilo por la uzantojEdit

por informo meta:Grants:IEG/Wiki needs pictures--Alexmar983 (talk) 10:12, 28 September 2015 (UTC)

Novembraj konkursoj en Vikipedio - tradukado kaj AzioEdit

Elstaraj kontribuantoj meritas elstaran trofeon

Dum Novembro 2015 okazas en la Esperanta Vikipedio 2 interesaj konkursoj:

  • Vikipedia traduka konkurso
    • Dank' al nova traduka helpilo EnhavTradukado estas tradukado de artikoloj signife pli facila ol iam ajn antaŭe. Aŭtomata prilaboro de bildoj, kategorioj kaj ligiloj; helpo de maŝina tradukado; proponoj de alilingvaj elstaraj artikoloj kaj aŭtomata konservado de traduko estas kelkaj de plej videblaj funkcioj de tiu helpilo. EnhavTradukado vin gvidas tra tuta traduka procezo kaj savas vin de tedaj taskoj. Por plej lertaj kontribuantoj estas preparitaj valoraj premioj, kiel 2 platkomputikoloj, pluraj libroj, muzikaj KDoj, T-ĉemizoj kaj dankletero. La konkurso estas sub aŭspicio de UEA!
  • Azia Monato
    • Azio prezentas grandan variecon - troviĝas tie kaj la plej alta kaj la plej malalta punkto sur Tero, plej antikvaj kaj plej modernaj civilizacioj. Krom helpi al tiu tre vasta temo; kontribuantoj kun almenaŭ 5 bonaj artikoloj ricevos desegnitan Vikipedian poŝtokarton.

La du konkursoj kunlaboras kaj vi povas partopreni ilin ambaŭ per la sama agado - sufiĉas per EnhavTradukado traduki artikolojn pri Azio kaj aliĝi al la konkursoj (traduka, Azia). Aŭ, laŭ via volo vi povas partopreni nur unu el ili. --KuboF (talk) 00:26, 4 November 2015 (UTC)

Read in another language